BRES

La Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj estas jara evento kun la celo kunvenigi brazilajn spiritistojn, kiuj estas esperantistoj.

Ekde 2008 BAES respondecas pri la okazigo de BRES.

12-a BRES (2022)

En la 24-a de aprilo 2022 la Brazila Renkontiĝo de la Esperante parolantaj spiritistoj ne okazos fizike, sed per Zoom-kunveno, samkiel en 2021.

La ĉeftemo estas "Jen semisto eliris, porsemi" (Mateo, 13:3), kaj la programo estas difinota.

Kiel en 2021, ni disdonos presaĵojn. Ĉi-foje temas pri du: la 2a numero de nia Gazeto de BAES kaj gazeta suplemento, nome “Manlibreto pri Hejma Evangelio Studo”. Kiel antaŭe, ni disponas pri limigita kvanto da materialo. Kiuj aliĝos ne senpage, sed kiel subtenanto, tiuj ricevos 1 presitan ekzempleron de la revuo kaj 1 ekzempleron de la Manlibreto.

BAES, por la 12-a BRES, uzas aliĝilon kontraktitan ĉe la firmao Sympla: La retpaĝo de la evento

Aliĝilo

11-a BRES (2021)
Zoom-kunveno la 15-an de
aŭgusto

La programo estis du eroj: prelego pri la ĉeftemo "Esperanto kaj Spiritismo: Originoj kaj Pioniroj", kaj la Ĝenerala Asembleo, en kies kadro i.a. elektiĝis nova estraro de BAES (mandato 2021-2023).

10-a BRES (2019)
Goiânia GO

9-a BRES (2016)
Manaus AM

8-a BRES (2015)
Rio de Janeiro RJ

7-a BRES (2014)
Florianópolis SC

6-a BRES (2012)
Brasília DF - Taguatinga

5-a BRES (2011)
Brasília DF

4ª BRES (2009)
Juiz de Fora MG

3ª BRES (2008)
Brasília DF

2ª BRES (2007)
Uberlândia MG

1-a BRES (2006)
Ribeirão Preto SP

La 1-a BRES, unue planita por okazi la 21-an, 22-an kaj 23-an de julio, okazis prokraste de la 13-a ĝis la 15-a de oktobro 2006 en Ribeirão Preto, Brazilo, kun la ĉeftemo "La Spiritisma Domo kaj Esperanto".

Ĝin organizis Spiritisma Centro Batuíra. Aliĝis 140 homoj el 33 brazilaj urboj el 9 subŝtatoj. Partoprenis 110. La organiza komitato konsistis el la sinjorinoj Gracinda Maria Artioli Firmino, Neusa Priscotin Mendes (MiMa) kaj Paula Cristina Medve Zulques.

Uberlando prenis la respondecon realigi la laŭvican BRES en 2007.