Amikaro de BAES
La kanalo de la Asocio ĉe Telegramo celas liveri al vi informojn pri novaĵoj.
Bonvenon!
Se vi ankoraŭ ne uzas Telegramon, eble vi demandos vin, kial BAES kaj aliaj organizoj elektis ĝuste tiun tujmesaĝilon. Nu, Telegramo havas multe pli da rimedoj ol la populara WhatsApp, aŭ Vacapo. Telefon-numeroj restas privataj, ekzemple, krom tio, ke sondokumentojn vi povas aŭskulti kun duobla rapideco, eĉ kiam la ekrano de via telefonaparato estas malŝaltita.